Kolomno
estas cxefurbo de unu el distriktoj de Moskva regiono, Rusio. La urbo situas
sud-orienten de Moskvo. Logxantaro de Kolomno estas 170 mil homoj. Tie estas
kvar superaj lernejoj, tri kolegxoj, Regiona muzik-lernejo kaj pastra
seminario. La urbo aperis en antikvaj tempoj pro tio, ke gxi situas en tre
oportuna loko -- sur krucigxo de gravaj sxip-vojoj: riveroj Moskva kaj Oka.
Oni
kalkulas historion de Kolomno ekde la jaro 1177, kiam la urbo estis unuafoje
menciata en la Lavrentija Kroniko. Tamen arkiologiaj esploroj atestas, ke homoj
logxis cxi-tie antau pli longe. Dekomence la loka logxantaro estis
finn-hungara, sed poste cxi-tien venis ankaŭ slavoj el la gento de vjaticxoj
(tiuj faktoj estas la plej disvastigxinta teorio).
En
la jaro 1237 al Kolomno venis miltistaro de Batio, la mongola estro. La
mongoloj forbrulis fortifikajxojn. Do ne restis sxtonaj domoj de la antaŭxmongola
periodo. La plej antikva konstruajxo en la urbo estas pregxejo de Johano cxe
rivereto Kolomenka. Partoj de la pregxejo estas konstruitaj en la 14-a jc.
Dum
multaj jaroj Kolomno estis la tradicia loko por kolektigxo de rusaj trupoj antaux
gravaj kampanjoj (1378, 1380, 1552 ka.) Gxuste de cxi-tie la fama princo
Demetrio la Dona foriris kun sia miltistaro al Kulikovo-kampo, kie okazis la
batalo, kiu helpis poste gajni plenan sendependon por Rusujo. Memore al tio en
Kolomna estas monumento.
Caro
Johano la Kruela konstruis en Kolomno pregxejon de Dipatrino omagxe al la venko
de rusaj trupoj cxe Kazano (same kiel la templo de Sankta Bazilo en Moskvo). En
la 14-17 jarcentoj Kolomno estis rezidejo de la rusaj caroj, gxis Alekseo Mihajlovicx
ne translokigxis gxin al vilagxo Kolomenskoje (laux legendo la vilagxon fondis
gxuste kolomn-anoj dum militaj tempoj).
Kolomna
Kremlo (fortikajxo), kia gxi restis gxis nuntempo, estas konstruita en
1525-1531 jaroj. Tiu italmodela sxtona fortikajxo estis preskaux perfekta en
sia tempo. Nur kelkaj partoj
de Kolomna Kremlo restis gxis nun. Unu el gxiaj turoj nomigxas „Marinkina“ (de
Marina) -- ekzistas legendo, ke ĝuste en tiu turo oni tenis Marina-n Mniŝek
(Mniszek), la polan edzinon de Fals-Demetrio. La turon prikantis en siaj poemoj fama rusa
poetino Anna Ahmatova.
En
la 18-a jc. la urbo estis rekonstruita laux plano de elstara arkitektoro M. F.
Kazakov. Ecx nunaj konstruistoj sekvas la ellaboritan fare de Kazakov planon de
urba disvolvigxo.
De
la jaro 1860-a Kolomno igxas industria centro. La plej grava uzino cxi-tie
estis Lokomotiva Fabriko de Struve-fratoj. Tiu uzino funkcias fakte gxis nun,
kvankam gxi sxangxis plurajn nomojn dum la pasinta tempo. Oni povas ekscii pli
pri la historio de la urbo en la loka muzeo (fondita en la jaro 1934 surbaze de
amatoraj kolektoj).
Kolomno
estas precipe grava en historio de rusa literaturo. Cxi-tie naskigxis I. I. Lajxecxnikov,
A. S. Roslavlev, V. I. Matov, B. A. Pilnjak. La lasta formigxis cxi-tie kiel
verkisto kaj gxuste en Kolomno verkis unun el plej belaj siaj kreajxoj --
romanon „Nuda Jaro“. Pilnjak
invitis cxi-tien gastojn, inter kiuj estis S. Jesenin kaj Vs. Ivanov. Kolomna distrikto de Moskva
regiono estas ligita kun nomoj de Gogol, Cxehov, Korolenko, Anna Ahmatova,
Marina Cvetajeva kaj aliaj eminentaj verkistoj.
Ankaux
nuntempe la urbo restas kultura centro. Oni eldonas cxi-tie „Almanakon de Kolomna“ -- kolekton de prozajxoj fare de
nuntempaj lokaj verkistoj. En la sama almanako aperas literatursciencaj artikoloj de fakuloj el la
Sxtata Instruista Supera Lernejo. Jam la kvina numero estas publikigita cxi-jare.
En la urbo aktivas tri kulturaj centroj, kie eblas spekti koncertojn kaj
ekspoziciojn. Precipe interesa kaj nekutima estas teatro „Pilgrimo“ cxe
kulturcentro „Liga“.
Trad. Vjacxeslav Ivanov.
(Sankt-Peterburgo).